#libroj

KuboF Hromoslav bio/acc 🧬kubofhromoslav@esperanto.masto.host
2026-01-03

Libremuloj de #Fediverso, kiun retejon por spuri legadon de libroj vi rekomendas? #libro #libroj #legado
lemmy.world/post/41110380

Ténno Seremél’tennoseremel@gts.skobk.in
2025-12-10

Librejo

Antaŭ nelonge mi vizitis librejon. Mi aĉetis nenion, tamen tio ĝojigis min ĉiuokaze. Mi vidis multe da libroj, kiuj iuflanke povus esti interesaj, sed ne tiom, ke mi aĉetus ilin. Ekzemple, pri la historio de la sicilia mafio aŭ la londona polico, tamen verdire tiuj aferoj min ne tre interesas. Bedaŭrinde la sekcio kun lingvaj libroj estis nealirebla.

Tie mi ankaŭ trovis stelan mapon, sed ne aĉetis ĝin, ĉar mi ne scias, kien mi metus ĝin. Malgraŭe mi eble aĉetos ĝin kaj pripensos poste. Bedaŭrinde mapon de Marso la librejo ne havas.

#lang_eo #vivo #libroj

Ténno Seremél’tennoseremel@gts.skobk.in
2025-11-28

Junulinoj de la Falo

Mi atendas la kvaran ĉapitron de reta libro «Junulinoj de la Falo», kiun mi komencis legi antaŭ nelonge. La aŭtoro komencis publikigi ĝin nur du semajnojn antaŭe. La libro estas skribita en la angla, kaj parolas pri magiaj knabinoj, kiuj gardas homojn de malutopia Anglujo per la forto de sonĝdioj.

Oktavio, la ĉefheroino, malŝatas magiajn knabinojn, ĉar ŝiaj gepatroj mortis dum ilia batalo. Feliĉe Oktavio havas bonan amikinon. Eble intiman. Aŭ eble ŝi nur volas, ke ŝi estu… Ĉiuokaze nekonata magia knabino atakis la alian, kaj Oktavio staris tro proksime… Kio okazos, kiam policistoj komencos pridemandi ŝin? Kaj post tio?

La aŭtoro publikigas po tri ĉapitroj en monato. Paciencon…

#lang_eo #libroj #Junulinoj_de_la_Falo

Ténno Seremél’tennoseremel@gts.skobk.in
2025-11-09

Mi postkuras la lastajn tri monatojn de Katalepsiso. Unu el finlegitaj ĉapitroj estis akrega. Feliĉokaze mi preskaŭ ne havas fantazion (^  ^)'

#lang_eo #libroj #Katalepsiso

La libro pri la slava (nov) paganismo de mia konato el Ukraino estas eldonita en Usono (angle).

> @miroslav_kurgansky 🔗 fe.disroot.org/objects/647c4c5

#paganismo #novpaganismo #libroj #Ukraino

Kiu sciencfikcia romano mirigis vin kaj kial? Mi serĉas novajn legindaĵojn, do dividu viajn plej ŝatatajn!

#Sciencfikcio #Libroj #Fikcio

Senpagaj infan-libroj en pli ol mil lingvoj.
Ankaŭ provizas ilojn por krei pliajn librojn.
La retejo bedaŭrinde estas nur en la angla.

Free children's books in more than a thousand languages. Also provides tools for creating more books.

bloomlibrary.org

#languagelearning #books #libroj #infanoj #aŭtoroj #children #authors #bookstodon

2025-03-27

Nun mi planas legi "Daŭdeĝingon". Mi havas novan laboron, kaj lastatempe mi ankaŭ spektis la filmon "The Big Lebowski", kaj pro tio mi lastatempe pensis pli ofte pri tiu libro kaj pri taoismo. MI legis ĝin unufoje, angle, preskaŭ 2 jaroj antaŭe.
Ĉi-tiun Esperantan version mi elŝutis el libro.ee. Ĝi estas en PDF-a formato. Ĝi estis tradukita el la germana traduko. Vere ne estas bone legi libron pri subtilaj signifoj kiu estis tradukita 2 fojoj, tamen mi ne estas antikva ĉinulo, do vere mi nur povas inspiri sed ne tute kompreni (se tiu libro vere povas esti tute komprenita).

#lang_eo #libroj

Libro "Dao De Jing" en Esperanto en elektroniklibrlegilo.

Kion vi nun legas?

#libroj #esperanto #lang_eo

Dimanĉo mi vizitis libravendejon, kio estas sur boato. Ŝajnas ke ili estas feliĉa ĉar ili havas anason. (Fakte mi aĉetis librojn)

#bookstodon #bookshop #libroj

Boato, oni vidas blanka plafono. Sur ĝi estas bildo de anaso kaj la angla teksto "duck". Ĝi estas angla vortludo duck sentis anaso kaj malsupraklinu.
Ténno Seremél’tennoseremel@lor.sh
2024-12-17

Hodiaŭ mi unuafoje sonĝis pri Aliso Seleznovo. Amuze! Lastfoje mi legis pri ŝi en 2019. Ĉiuokaze, mi ne kontraŭus daŭrigon 🤭

#lang_eo #sonĝoj #libroj

2024-12-13

Mi laboras pri la plibonigoj de priskriboj de libroj kaj aldonas iom da ili ĉe libroj.org
Se ve estas Esperantisto kiu legas Esperantaĵojn kaj ne estas tie, eble vi provu ĝin :D

#esperanto #libroj

Ténno Seremél’tennoseremel@lor.sh
2024-11-28

Nu, eĉ se interreto ne funkcias, mi havas multe da paperaj libroj, kiujn mi ankoraŭ ne finlegis :blobcatcoffee:

#lang_eo #interreto #libroj

2024-10-28

Mia semajno pliboniĝas pro tio ke la poŝtservo liveris librojn de la libroservo de la UEA. Fariĝi membron de UEA ne nur bonfaras la esperantan komunuman sed ankaŭ donis al vi utilo. #UEA #esperanto #libroj

foto de kvar esperantaj libroj. Memori kaj forgesi de Trevor Steele, Pigre pasas la Nokto de István Nemere, Septemebre surstrate en Tokio de Kato Naoki (tradukita de Mamiya Midori) kaj Animo Drivas de Masayuki Kuroda
2024-10-16
Mi ĉiam rifuzis marki miajn librojn, eble ĉar mi volis teni ilin kvazaŭ novaj porĉiame, aŭ eble ĉar oni lernigis min, ke marki libron egalis al terura malrespekto. Lastatempe, tamen, miaj kapabloj reteni informojn kaj eĉ simple fokusiĝi ĝene malfortiĝis, tial mi decidis provi marki kaj noti miajn legaĵojn. Mi ne certas ĉu tio vere helpos, sed ĝis nun mi almenaŭ ĝuas tian novan manieron proksimiĝi al libro.

#Esperanto #libroj #legado
Mia mano tenas malfermita libron en Esperanto. La teksto estas markita tie-tie per verda surstrekilo kaj skribaĵoj el krajono. Ankaŭ kelkaj paĝoj estas markitaj per flavaj kaj bluaj legosignetoj.
2024-10-06
En hispanlingvaj sociaj retoj legemuloj povas partopreni la enretan movadon #LeoAutorasOct, kiu celas instigi legadon de verkistinoj ĉiuoktobre. Ĉar ankaŭ mi kutimas partopreni kaj ĉar oktobre komenciĝas la makabra sezono, mi prenis la tradukon de Frankenŝtajno el mia E-librobreto. Taŭga elekto, ĉu ne?

Ĉu ankaŭ vi partoprenas?

#libroj #Esperanto #MiLegasVerkistinojnOktobre
Kovrilpaĝo de "Frankenŝtajno aŭ la moderna Prometeo", de Mary Shelley. La bildo montras ombran viran silueton, kiu ŝajnas kuri kun iom tordita korpo tra arbaro lumigita de mallantaŭe per brila sunlumo. Mia mano, blankhaŭta kaj kun rozkolore lakitaj ungoj, tenas la libron. Fone de la foto videblas Eta Bandito.
Kroyxtkroyxt
2024-08-28

Serĉante librojn, mi memoris ke mi iam ajn trovis dosieron kiu enhavas liston de ligiloj de libroj. Mi ne scias ĉu mi montris ĝin al vi antaŭe. Do, jen la ligilo:

docs.google.com/document/d/10L

jadedctrl :programo: :korektu_min:jadedctrl@jam.xwx.moe
2024-07-28
Kvankam mi penas trakti librojn zorge kaj sendifekte, mi malfermas ilin minimumangule por legiĝi, mi neniam enskribus nek enfaldus paĝon… :gutkato_policano:

… tre, tre plaĉas al mi legi la marĝenajn skribaĵojn de aliuloj. Tiom belas, videti kion oni pensis, iam ise! :ansero_post_muro:
#lang_eo #libroj #vivo
Foto de paĝo el libro, kiu havas enskribaĵo farita per krajono. Oni substrekis la vorton »svagan«, kaj notis ke ĝi signifas »malpreciza, malbone difinita«. Ĝi ankaŭ substrekis »delicojn«, kaj notis la signifon »intensa plezuro«.
Ténno Seremél’tennoseremel@lor.sh
2024-06-04

D‐ro Ŭacono :blobcattilt:

#lang_eo #vortoj #libroj

Ténno Seremél’tennoseremel@lor.sh
2024-05-01

# «Somewhere Someplace» de Nemo Omniaque

* La verko estas skribita en la angla, tamen de tempo al tempo ĝi uzas latinon. Aŭ pli precize latinidan planlingvon.

La verko estas malrapida kaj bona samtempe. Ĝi unuavice parolas pri konfuzita heroino kaj ŝiaj pensoj, kaj lertaj kaj mallertaj agoj de ŝi; tamen aliaj aferoj ankaŭ okazas en la mondo. Strangaj, danĝeraj, homaj kaj malhomaj.

Mi supozas, ke laŭlitere la verko estas [isekaj], tamen sufiĉe malsimilas al tio, kion oni kutime atendas pro tio. Kaj tio bonas.

royalroad.com/fiction/80247/so

#lang_eo #libroj

Client Info

Server: https://mastodon.social
Version: 2025.07
Repository: https://github.com/cyevgeniy/lmst