@Lunarkido ¹⁶ Tiam, en mia revo, mi estis levita kune kun la aliaj esperantistoj al lando sen limoj, kaj en ĝia centro mi vidis stari grandan, belan urbon. ¹⁷ La urbo estis ĉirkaŭmurita de pura smeraldo, kaj en la muro estis metitaj dek ses pordegoj el pura jado, kaj sur ĉiu pordego estis ĉizita po unu el la dek ses gramatikaj reguloj de Esperanto, ¹⁸ kaj super ĝi aperis en grandaj literoj nomo de la urbo: »NOVA BJALISTOKO«.
¹⁹ Centre de la urbo staris granda turo, kaj en la supro mi vidis sidi belan virinon kun okuloj ĉirkaŭvolvitaj de silka tuko, sur kiu estis skribitaj la vortoj: »LINGVA JUSTECO«. ²⁰ Ĉirkaŭ ŝi sidis dek ses maljunaj viroj, kliniĝis, ĵetadis siajn diverskulturajn ĉapelojn, kaj paroladis: »Paco al mondo! Interkompreniĝo al ĉiuj nacioj!« ²¹ Kaj mia koro estis tuŝita.
²² Tiam mi vidis, ke Lingva justeco tenas en unu mano la Fundamenton de Esperanto, ²³ kaj en alia nekonatan sigelitan libron. ²⁴ Mi demandis: »Kiu libro estas tiu sigelita?« Unu el la maljunuliĉoj turniĝis al mi, kaj mi rekonis en li iaman prezidanton Renato Korseti. ²⁵ Li diris: »Tiun libron oni nomas La fina libro de Esperanto, sed ankoraŭ neniu kapablis malfermi ĝin.« ²⁶ Ĉiu el la viroj komencis tiumomente tre lamenti, ke neniu scipovas malfermi la libron.
²⁷ Kaj tiam leviĝis viro sidinta ĉe la dekstra mano de Lingva justeco, kaj mi vidis, ke li estas majstro Zamenhof mem. Li alvenis La finan libron, rompis la sigelon, kaj malfermis ĝin. ²⁸ Tiam ĉiu el la viroj rekomencis ĝoji, ĵetadi sian ĉapelon, kaj laŭde paroladi: ²⁹ »Doktoro Esperanto indas malfermi La finan libron de Esperanto! Vivu Esperanto! Vivu doktoro Zamenhof!« ³⁰ Kaj mi estis tiom kortuŝita, ke mi ĝojis kaj laŭde paroladis kun ili.
³¹ Kiam malfermiĝis la libro, malfermiĝis ankaŭ ĉiuj pordegoj, kaj tra ĉiu pordego eniris homamasoj de po unu deksesono de planedo Tero, ³² kaj ili plenigis la urbon kaj ĝoje paroladis inter si, ³³ malgraŭ ke ili ĉiuj venis de malsamaj nacioj kaj parolis malsamajn gepatrajn lingvojn. ³⁴ »Kia ĝoja okazo estas ĉi tio?« Mi demandis. ³⁵ »Tio estas la fina venko, promesita al ĉiu fidela esperantisto,« klarigis samideano Korseti. ³⁶ »Kiu ne laciĝis en sia paca laboro, ties bela sonĝo nun efektiviĝas.«
³⁷ Sed preter la ĝoja parolado mi aŭdis muĝadon de fajro kaj terurajn kriojn veni de sube, do mi time mallevis mian rigardon, kaj vidis, ke sub tiu bela lando troviĝas granda truo plena de fajro, en kiun oni ĵetadis homojn, por ke ili brulu die dum mil jaroj. ³⁸ »Kiuj estas tiuj, kaj kion ili faris por meriti tian traktadon?« Mi demandis. ³⁹»Tiuj estas malamikoj de la internacia lingvo; ĝiaj perfidantoj, malhelpantoj, kaj reformistoj.« ⁴⁰ Kaj vere, mi vidis en la truo perei sinjorojn Kutirat kaj Ŝlejer, ⁴¹ kaj mia koro estis tuŝita tiom, ke mi devis eldiri: ⁴² »Vere malbenita estas la sorto de ĉiu, kiu kontraŭstaris la Fundamenton kaj la finan venkon de nia kara lingvo Esperanto!«
―el la Libro de Malkaŝo (kiun herezuloj nomas Libro de Rivelo)
#lang_eo #absurdaĵoj #Esperanto #religio